Koloraturoj (lat. color = „kolor(ig)o“) estas en la kantado ornamaĵoj laŭ formo de tonpasaĝoj kaj ankaŭ tonsaltoj. Koloraturoj estas melismaj, do havas plurajn tonoj sur unu tekstosilabo.
La principon de ornamado ĉirkaŭludanta la esencan melodion muzikistoj jam evoluigis ekde la mezepoko. Kulmino estis la diminuado de la 17-a jarcento. Ĝis ĉi tiu epoko la kolorurado estis maniero de improvizado. En la malfrubaroka ario oni tiam intensigis la virtuozan kantadon ĝisekstreme, kaj la paso de la kantado esti pli kaj pli elkomponata, same kiel ankaŭ en la Viena klasiko.