Komarko Santandero

Komarko Santandero
Lando (Hispanio)
Provinco Kantabrio
Ĉefurbo Santandero
Municipoj 8
Areo 268,26 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
272325 loĝ.
1015,15 loĝ./km²
Komarko Santandero en Kantabrio.
vdr

Santandero, en hispana SantanderBahía de Santander, estas komarko de Kantabrio (Hispanio). Ĝi limas okcidente kun la Komarko Besaya, sude kun la Komarko Valles Pasiegos, oriente kun Trasmiera kaj norde kun la Kantabra Maro. Ĝi estas klare industria kaj urba komarko, konstituita per la propra municipo Santandero (ĉefurbo de la komarko, de la provinco kaj de la regiono), kaj la arko de la samnoma golfeto kaj sude ĝis la municipo Penagos kaj la montaro La Matanza.

La totala loĝantaro de la komarko atingis 272 325 loĝantojn, laŭ informo de INE de 2013. Laŭ tio la tri plej loĝataj kernoj estas jenaj: Santandero (176 064), Camargo (31 334) kaj Piélagos (24 077). Kaj la tri malplej loĝataj kernoj estas jenaj: Penagos (2 020), Villaescusa (3 802) kaj Miengo (4 654).

En Kantabrio komarkoj ne havas proprajn sendependajn povojn nek estas oficiale agnoskitaj, kaj tial komarko-divido restas pli kultura aŭ geografia ol administracia.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy