Komunikaj satelitoj (antaŭ novaĵaj aŭ telefonaj satelitoj) estas senpilotaj artefaritaj satelitoj, kiuj cirkulas en la orbito de la tero kaj ebligas sendi informojn al ĉiu punkto de la planedo - la informoj senditaj estas ĝenerale televido- kaj radio-programoj, interkomputile senditaj datumaroj kaj telefonaj interparoloj. Ekzistas ŝtataj kaj komercaj satelitoj, sed ankaŭ la reto OSCAR de private vivtenataj satelitoj.[1]