Kondensilo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri elektra komponanto . Por aliaj signifoj vidu la artikolon kondensilo (apartigilo).
Kondensilo
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
Kondensatoroj
Kondensatoroj kies poluseco neŝanĝeblas (polarizitaj kondensatoroj)
Pova kondensatoro en CERN
(100 µF, 15 000 V)

Kondensatoro (aŭ kondensilo) estas pasiva elektroteknika (elektronika) elemento, kiu konsistas el du konduktiloj kaj malkonduktilo (izolaĵo) inter ili. Ĝi utilas por konservi elektrajn ŝargojn.

Por karakterizi idealan kondensatoron sufiĉas unu konstanta valoro, kapacitanco, kies mezurunuo laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj estas la farado.

Praktike, ŝargo penetras malkonduktilon. Penetrado dependas de elektra tensio, kaj se tensio havas sufiĉan valoron, tiam povas esti elektra traboro (parta detruo de la malkondukta dielektriko). En sistemoj kun alterna kurento ankaŭ oni difinas resonancan frekvencon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy