Konferenco

Konferencokongreso estas kunvano de homoj kiuj okupiĝas pri specifa temo. Ambaŭ terminoj estas ofte uzataj sinonime.

Prezento en konferenco.

Kongreso tamen estas evento daŭranta plurajn tagojn kun multnombraj partoprenantoj, dum konferenco (laŭ la nomo) estas kutime unutaga kaj havas komercan aŭ sciencan temon.

Scienca konferenco estas grava evento de alta internacia klaso en la kampo de sciencaj esploroj. La invito estas kutime malfermita al iu ajn, kiu estas aktiva en la kampo. Proksimume unu jaron antaŭe (aŭ pli) estas sendata invitilo, tiel nomata alvoko por artikoloj, kie tiuj esploristoj kiuj tion deziras povas registri sian intereson prezenti novajn esplorrezultojn.

Konferencoj estas parto de la sektoro de la turisma industrio MICE (renkontiĝoj, instigoj, konvencioj, eventoj).

Similaj kunvenoj estas ankaŭ seminario, simpozio, konvencio.

Pintkunveno estas renkontiĝo kie du aŭ pliaj ŝtatestroj aŭ registaroj ĉeestas kaj havas rektan kontakton unu kun la alia. Pintkunvenoj povas trakti ĉiajn temojn, de internacia sekureco ĝis redukto de malriĉeco. Pinta konferenco ne estas plej alta pro la temoj, sed pro la funkcioj de la ĉeestantoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy