La konstanto de Avogadro (simbolo NA), estas konstanto uzata en ĥemio kaj fiziko por starigi rilaton inter la nombro de entoj kaj la materikvanto. Oni ĝin difinas kiel la kvanto da entoj (plej ofte atomoj aŭ molekuloj) en unu molo,[1][2]. Nombra valoro de la konstanto de Avagadro estas fiksata per la nova difino de molo, kiu enfortiĝis la 20-an de majo 2019[3].
La valoron de la nombro unue kalkulis Johann Josef Loschmidt, de la nombro de partikloj en unu kuba centimetro de gaso en norma kondiĉo. La nomo konstanto de Loschmidt tial pli ĝuste rilatas al tiu valoro, kiu estas proporcia al konstanto de Avogadro. En germanlingva literaturo, "konstanto de Loschmidt" estas uzata por ambaŭ konstantoj.
La kvanton NA da iu ajn aĵoj (atomoj de iu ĥemia elemento, molekuloj de iu speco, ktp) oni nomas kiel unu molo da tiu aĵo. Ekzemple, unu molo da O2 enhavas (proksimume) 6,022 × 1023 molekulojn de O2. Simile, unu molo da N2 enhavas (proksimume) 6,022 × 1023 molekulojn de N2, kaj unu molo da Fe enhavas (proksimume) 6,022 × 1023 atomojn de Fe.