Konstruigita proceso

Konstruigita proceso, farsa juĝa procesokangurua kortumo estas karakterizo de juĝa proceduro, kiu celas ne efektivigi ordan kaj justan juĝan traktadon, sed ajnrimede nepre atingi jam dekomence fiksitan celon: ekzemple, kondamnon de akuzito sendepende de tio, ĉu li estas kulpa. La senco do ne estas difini la kulpon kaj proklami justan verdikton kaj punon, sed aringi la anticipe destinitan verdikton. Unu el kutimaj ekzemploj de tiaj procesoj estas politikaj procesoj en nazia Germanio, Sovetunio kaj en komunisma Ĉeĥoslovakio, proceso kontraŭ Templanojproceso kontraŭ Johana de Arko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy