Konusmonto

monto Milešovka en la bohemia mezmontaro

Konusmonto estas monto kun karakterizita konusa formo. Konusmontoj ofte staras solaj aŭ estas nur ĉe la montpiedo ligita al alia monto. Ili estas ofte de vulkana deveno.

Konusmontoj povas havi diversajn formojn kaj ne nepre estas divige geometria konuso. Ili povas ankaŭ havi formon de turo aŭ faldon ĉe ilia flanko. Idealkaze ili havas rondan bazon kun egalaj, ĝis pli ol 30° krutaj deklivoj. Tipaj konusmontoj troviĝas en ĉiuj regionoj de la mondo, kie vulkanoj formis la regiojn, ekzemple en Bohemia mezmontaro, en la mezmontaro Rhön aŭ ka franca Centra Masivo. [1]

  1. Hartmut Leser (Hrsg.): Diercke Wörterbuch Allgemeine Geographie. München (dtv) 2005, S. 421 ISBN 3-423-03422-X.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy