Koordinato

Koordinato estas unu el la nombroj karakterizantaj punkton rilate al koordinatsistemo.

En geometrio, troviĝas la kartezia koordinato, la polusa koordinato, la cilindra koordinato kaj la sfera koordinato.

Pri geografio, konsideriĝas la geografia koordinato, ekzemple longitudo kaj latitudo, kiuj precize determinas situon de iu ajn loko sur nia planedo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy