Kopepodo

Kopepodoj el la verko de Ernst Haeckel nome Kunstformen der Natur.
Веслоногие ракообразные разных видов.jpg
Diverseco de kopepodoj

Kopepodoj (signife "remil-piedoj") estas grupo de malgrandaj krustuloj troviĝantaj en maroj kaj apudaj habitatoj de nesala akvo. Kelkaj specioj estas el planktono (flosantaj en maraj akvoj), kelkaj estas bentosaj (loĝantaj sur la oceana grundo), kaj kelkaj kontinentaj specioj povas loĝi en ŝlim-teraj habitatoj kaj aliaj en malsekaj teraj lokoj, kiaj marĉoj, sub folia subkreskaĵaro en humidaj arbaroj, fontoj, porptempaj lagetoj kaj flokoj, marĉa musko, aŭ akvujoj (fitotelmatoj) de plantoj kiaj la bromeliacoj kaj aliaj karnovoraj plantoj. Multaj vivas subgrunde en maraj kaj nemaraj kavoj, akvotruoj, aŭ rojoj. Kopepodoj estas foje uzataj kiel bioindikiloj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy