Korimbo

Floraroj (el ReVo): 1. Grapolo, 2. Korimbo, 3. Spiko, 4. Amento, 5. Spadiko, 6. Spikaro, 7. Grapolaro, 8. Korimbaro, 9. Funela korimbaro, 10. Umbelo, 11. Umbelaro, 12. Duaksa cumo, 13. Umbelaro, 14. Kapo, 15. Kapitulo, 16. Strobilo.

Korimbo [1] estas simpla nefinita floraro. La malsameco kun la grapolo estas ke ĉiuj floroj pozicias preskaŭ en la sama ebeno, ĉar ju pli la flortigoj estas for de la centro, des pli ili estas longaj. Se la flankaj branĉoj estas tiom plilongigitaj, ke la floroj formas funelon, oni nomigas ĝin funela korimbo, ekzemple ĉe la filipendulo.

Skemo de korimbo.
  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 609 : Alcentra infloresko, parenca al grapolo, en kiu ĉiuj floroj estas preskaŭ samnivelaj, ĉar la pedunkloj de la supraj floroj estas mallongaj, dum tiuj de la malsupraj estas des pli longaj, ju pli malsupre lokiĝas ilia bazo.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy