Kosmo estas la universo, rigardata kiel unu ordigita tuto.
La Fédération Aéronautique Internationale (FAI, Internacia Aeronaŭtika Federacio) difinas la kosmon laŭ pli praktika signifo, nome kiel sinonimon de universo, escepte de la tero kaj ties atmosfero. Ĝi difinas la komencon de la kosmo je 100 km super la tero. En la alteco ĉirkaŭ 120 km de la tero, atmosfero praktike forestas, pro tio objektoj povas moviĝi rapide sen suplementaj energioj. La spaco inter planedoj ne estas tute malplena, sed ĝin plenigas maldensega gaso, suna vento kaj polveroj.
La vorto devenas de la greka vorto kosmos, kiu signifis "ordo" aŭ "bonordo" en Homero, sed poste, pro Pitagoro kaj aliaj filozofoj, signifis "la ordo de la mondo" aŭ, simple, "mondo", eĉ se tiu mondo ŝajnis difekta kaj pekema, kiel en la Nova Testamento.
Post la unuaj provoj priskribi ĉielajn fenomenojn, aperis Astrologio, kiu priskribas la karakteron de homo kaj antaŭdiras ties sorton laŭ la aranĝo de la astroj en la momento de ties naskiĝo. Por la antaŭdiro de la estonto astrologoj uzas horoskopon (laŭvorte signifas "horo de observo"), tabelon, kiu donas informojn laŭ la pozicioj de ĉielaj korpoj ĉe ies preciza tempo de naskiĝo.