Kosmoteleskopo James Webb

Kosmoteleskopo James Webb

Kosmoteleskopo James Webb, artista vido.

Kosmoteleskopo James Webb,
artista vido.
Lando  Usono
Eŭropa Unio Eŭropa Unio
 Kanado
Organizaĵo NASA, EKA, KKA.
Tipo de misio Infraruĝa astronomio
Lanĉdato 25-a de decembro 2021
Teĥnikaj ecoj
Pezo Maso : ~ 6 173 kg
Aliaj informoj
Retpaĝaro Retpaĝo de James Webb Space Telescope (angla)
vdr
Logotipo de la lanĉo de JWST
Insigno de la JWST-a misio
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri la kosmoteleskopo James Webb

La Kosmoteleskopo James Webb (angle James Webb Space TelescopeJWST, iame nomita « Next Generation Space Telescope ») estas kosma observatorio kunlabore disvolvita de la NASA, de la Eŭropa Kosma Agentejo kaj de la Kanada Kosma Agentejo. Ĝi estas planita kiel la posteulo de la kosmoteleskopo Hubble[1] ekde 2021 por la observoj en transruĝa radiado sed ne permesos observojn en videbla nek transviola lumoj.

Ĝi estas ekipita per spegulo de diametro 6,5 metroj-larĝa, ĝia distingokapablo estas 0,1 arksekundo. Ĝi estos, interalie, uzita por observi la unuajn stelojn kaj galaksiojn formitajn tuj post la Praeksplodo, la formadon kaj evoluon de steloj kaj ilia planeda sistemo, la konsiston de la atmosfero de ekstersunsistemaj planedoj kaj la formprocezo de galaksioj. La datumoj kolektitaj helpos klarigi la vivestiĝon kaj rolon de pezegaj nigraj truoj en galaksioj, klarigi la procezon de planeda formado, determini la proporcion da planedoj kiuj povas enhavi vivon kaj provizi informojn pri la malluma energio.

La laboroj pri la JWST komenciĝis en 1989, sed la projekto spertis multajn ŝanĝojn kaj multajn problemojn pro la teknologiaj defioj kiujn ĝi levis (faldebla primara spegulo, deplojebla kontraŭvarma ŝildo) kaj buĝettropasojn. Ĉi tiuj preskaŭ kondukis al ĝia nuligo en 2011. Nur por NASA, ĝia produktadkosto, kiu estis taksita je 3 miliardoj da usonaj dolaroj fine de la ĝenerala dizajna fazo en 2005, finfine atingis ĉirkaŭ 10 miliardojn da usonaj dolaroj. La lanĉdato, komence fiksita por 2013, estis regule prokrastita ĝis la fino de 2021. En 2002, la projekto prenis la nomon de la dua administranto de NASA, James E. Webb, kiu grande kontribuis al la sukceso de la Projekto Apollo.

La teleskopo estis lanĉata per raketo Ariane 5, de la bazo Kourou en Franca Gujano, kaj estis metata, post unumonata vojaĝo, en orbito ĉirkaŭ la punkto de Lagrange L2 de la sistemo Sun-Tero, situanta ĉe 1,5 milionoj da kilometroj el la Tero, sur la flanko kontraŭa al la Suno. Post 6-monata starta fazo, komenciĝos la kvinjara primara misio, kiu ebligos plenumi la celojn asignitajn al la JWST-teleskopo. La observtempo estas distribuata de scienca komisiono inter la teamoj kiuj kontribuis al la projekto kaj esploristoj el la tuta mondo, per ĉiujara taksado de la kontribuo de siaj proponoj. La JWST portas rezervojn de fuzaĵoj (necesaj por konservi sian pozicion ĉe la Lagrange-punkto) kiuj devus ebligi ĝin funkcii dum almenaŭ dek jaroj.

  1. Kosmoteleskopo James Webb de la NASA, posteulo de Hubble (angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy