Kotonseparilo aŭ kotonsensemilo estas maŝino kiu rapide kaj facile apartigas kotonajn fibrojn el ties semoj, permesante multe pli grandan produktivecon ol permana kotonseparado.[2] La fibroj estas procezataj por vestoj aŭ aliaj kotonaĵoj, kaj tiele ajna nedamaĝita kotono estis uzata por tolaĵoj. Semoj povas esti uzataj por kultivi pli da kotono aŭ por produkti kotonsemajn oleon aŭ manĝaĵojn.