Kradvorto[1] (angle hashtag) estas vorto, akronimo aŭ senspaca vorto prefiksita per krado ("#"). Tio utilas por sociaj retoj.
Ekzemploj:
Kradvorto estas uzataj por indeksado de kontribuaĵoj en sociaj retoj kaj por interligi kontribuaĵojn pri similaj temoj.
La signo krado ("#") informadike unuafoje uziĝis en 1978 kadre de la programlingvo C, kaj pli amplekse uziĝis en 1988 kadre de la tujmesaĝa protokolo interreta relajsa babilo (IRC). Ĝenerale konata la fenomeno estas plej laste ekde 2007, kiam la mikrobloga servo Twitter amplekse ekuzis kradvortojn.