Kreteo

Kreteo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Eolo
Patrino Enareto
Edzo/Edzino Tiro • Demodice
Infanoj EsonoAmitaonoFereto • Astydameia • Myrina • PelioNeleo
vdr

Laŭ la helena mitologio, Kreteo (el la greka Κρηθεύς, reganto) estis reĝo kaj fondinto de la urbo Jolko[1], ĉe la golfo Pagaso, en Tesalio. Li estis filo de Eolo kaj Enareto, kaj havis du edzinojn: Sidero kaj sia nevino Tiro. Kun tiu lasta li estis patro de Esono (do Kreteo estis avo de Jasono, la ĉefa argonaŭto), Fereso kaj Amitaono. Krome, Tiro estis patrino, el antaŭa amrilato kun la mara dio Pozidono, de Peliaso kaj Neleo, kiuj estis adoptitaj de Kreteo[2].

Frikso kaj Helo forfuĝas el la venĝavido de la edzino de Kreteo danke al la subita apero de ora vir-ŝafo. Romia fresko en Pompejo, 45-79.

Kromaj fontoj asertas ke Kreteo havis pli da gefilojn, kiel Hipolito (kiun oni nomis Kreteido laŭ ŝia patro), Mirino, Talao kaj alia filino kun nekonata nomo, kiu edziniĝis al Tektamo, reĝo de Kreto[3][4]. Laŭ Higeno[5], la edzino de Kreteo estis Demodico (aŭ Biadico), kiu estis vere enamiĝita al Frikso. Tial kial tiu lasta rifuzis ŝiajn am-proponojn, Biadico akuzis lin antaŭ Kreteo pri malvirta konduto. La beotianoj kredis ŝin, kaj konsentis, laŭ konsilo de Apolono, pri oferi Frikson. Bonŝance, Heraklo alvenis ĵustatempe kaj haltis la homan oferon (kontraŭ kiu li kutime agadis). Subite, fluganta ora vir-ŝafo, sendita de Hero aŭ de Zeŭso, malsupreniris el ĉielo kaj forprenis Frikson kaj lian fratinon Helo.

Kiam Kreteo mortis, liaj tri ĉefaj heredintoj komencis batalon por la trono. Peliaso malliberigis Esonon en la palaco kaj elpatrujigis Neleon, kiu kunigis armeon de aĥeoj, ftianoj kaj eolioj, kaj kune kun la nepoj de Kreteo , Melampo kaj Bianto, venkis la lelegojn kaj konkeris Piloson.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de JolkoPoste:
-KreteoPeliaso
  1. Homero. Odiseado, 11.236-258.
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 4.2.3.
  3. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 1.9.4 kaj 1.9.11.
  4. Diodoro Sicila. Historia Biblioteko, 4.60 kaj 5.80.
  5. [[Higeno (verkisto)|]]. Poezia astronomio, 2.20.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy