Kristoforo Kolumbo

Tiu ĉi artikolo temas pri la eŭropa navigisto Kristoforo Kolumbo. Laŭ li estis nomitaj la valutoj de Kostariko kaj ĝis 2001 ankaŭ de de Salvadoro - la kostarika kolumbo kaj salvadora kolumbo.
Kristoforo Kolumbo
Oleopentraĵo sur tolo de Sebastiano del Piombo, 1519, (Novjorko, Metropolitan Museum).
Oleopentraĵo sur tolo de Sebastiano del Piombo, 1519, (Novjorko, Metropolitan Museum).
Persona informo
Naskonomo Christophorus Columbus
Naskiĝo 30-an de novembro 1450 (1450-11-30)
en Ĝenovo,  Ĝenova Respubliko
Morto 20-an de majo 1506 (1506-05-20) (55-jaraĝa)
en Valadolido, Reĝlando Kastilio,  Reĝlando de Kastilio
Mortokialo Kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Sankta Metropola kaj Patriarka Katedralo de Sankta Maria de la Sidejo de Sevilo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hispanaitala
Ŝtataneco Ĝenova Respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Kristoforo Kolumbo
Familio
Patro Domenico Colombo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino pep (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Bartolomeo Kolumbo kaj Diego Colombos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Filipa Moniz (1479–) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Beatriz Enríquez de Arana Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Hernando Colón
 ( Beatriz Enríquez de Arana)
Diego Colón
 ( Filipa Moniz) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo
vojaĝisto
seafarer (en) Traduki
maristo
inventisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kristoforo KOLUMBO (30-an de novembro 1450 - 20-an de majo 1506) estis eŭropa navigisto kiu ludis gravan rolon en la nomita Malkovro de Ameriko, nome la unuaj historie registritaj kontaktoj de eŭropanoj kun amerikaj indiĝenoj.

Liaj esplorvojaĝoj poste konsciigis la eŭropanojn pri la ekzisto de Ameriko, sed pro pluraj kialoj estas neĝuste nomi lin la malkovranto de Ameriko. Ĉiukaze ja li iĝis mapisto, admiralo, vicreĝo kaj ĝenerala guberniestro de la "Okcidentaj Indioj". Kvankam tre probable li ne estis la unua eŭropa esploristo de Ameriko, oni konsideras lin la malkovranto de nova kontinento — pro tio nomita Nova Mondo — por Eŭropo, ĉar li ja estis la unua kiu markis itineron por iro kaj reveno tra la Atlantiko kaj diskonigis la novaĵon (certe pro ekonomiaj interesoj). Tio definitive puŝis la mondan etendon de la eŭropa civilizo, kaj la konkeron kaj koloniigon de la nova kontinento fare de kelkaj eŭropaj potencoj.

Lia homnomo estas ikono tutmonde kiu inspiris sennombrajn nomigojn, kiaj tiu de unu lando: Kolombio,[1] kaj tiuj de du regionoj de Nordameriko: nome la Brita Kolumbio, en Kanado, kaj la Distrikto Kolumbio, en Usono.

  1. [1] Acerca de Colombia. Orgullo Colombiano www.colombia.com Alirita la 6-an de januaro de 2008; Etimología de Colombia www.etimologias.dechile.net Alirita la 6-an de januaro de 2008; [2] Arkivigite je 2008-02-16 per la retarkivo Wayback Machine La Gran Colombia www.simon-bolivar.org Alirita la 6-an de januaro de 2008.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy