Kuko estas bakita manĝaĵo, kutime dolĉa. Kuko kutime kombinas iun specon de faruno, dolĉigilon (ofte sukeron), bindilon (ofte ovon, sed anstataŭe glutenon aŭ amelon), grason (aŭ similan ilon, ekz. buteron, margarinon), fluaĵon (lakton, akvon aŭ sukon), aromon kaj levigan ilon (ekz. bak-pulvoron).