Kukurbo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukurbo
Patisson-planto (Cucurbita pepo)
Patisson-planto (Cucurbita pepo)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Kukurbo Cucurbita
specioj

C. maxima - potirono
C. mixta = C. argyrosperma
C. moschata - moska kukurbo
C. pepo - pepono

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kukurbo (Cucurbita el kukurbacoj) estas genro de unu- kaj du-jaraj herboj aŭ ties manĝebla frukto. La fruktoj havas diversajn formojn kaj kolorojn (kutime verda, flava, oranĝa aŭ bruna). Multaj specoj havas grandajn fruktojn.

Kukurboj devenas de Nord-Ameriko. Iuj specoj manĝeblas krudaj, aliaj nur kuiritaj. La frukto estas plej ofte la manĝata parto, sed iuj kuirartoj uzas ankaŭ la semojn (por manĝi rekte, aŭ por premi por akiri oleon). Ankaŭ foliojn kaj florojn oni manĝas laŭ iuj kuirartoj.

En Usono kaj kelkaj aliaj landoj, oni ĉizas vizaĝojn el grandaj oranĝaj kukurboj por festi Halovinon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy