Kumla estas komunumo (svede kommun) en Svedio. Ĝi situas en la moderna provinco Örebro län kaj la historia provinco Närke (Neriko) de mezokcidenta Svedio, 15 kilometrojn sude de la provinca centro Örebro, kaj apartenas al la regiono Svealand, la meza landotriono de Svedio. Centro de la komunumo estas la samnoma loĝloko Kumla. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 22 671 loĝantoj sur areo de 205,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 110 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Örebro, Hallsberg kaj Lekeberg.