Kune

la novelektita asocia prezidanto Thomas Pusch skeĉe sur titolpaĝo de GEJ-Gazeto 2 / 1991

Kune (ankaŭ /·kune·/, de 1979 ĝis 1999 GEJ-gazetoGEJ-Gazeto) estas la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo. Ĝi aperas kiel interna revueto kadre de Esperanto aktuell[1] kaj enhavas diverstemajn artikolojn kiuj ĉefe celas junulajn Esperantistojn.

La GEJ-gazeto fondiĝis de Thomas Bormann en 1979.[2] Kiel memstara gazeto ĝi aperis 6-foje jare ĝis ĉirkaŭ 2000, poste tiu nombro malpliiĝis al po kvar en jaro. Inter 2000 kaj 2010 la revuo funkciis ankaŭ kiel membrogazeto de la Aŭstria Esperanto-Junularo. Ekde januaro 2011, kiam komencis redakte agi Miriam Hufenbach kaj Caroline Patzelt, la kune aperas kiel parto de Esperanto aktuell, denove po ses fojojn jare.

  1. Reta prezentado de la kune (germane) kun ligiloj al legantoreagoj al artikolo pri riismo, Esperanto aktuell 2015/1
  2. Intervjuo kun Thomas Bormann pri la kune, 2014 (germane). Arkivita el la originalo je 2008-06-17. Alirita 2008-06-17.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy