Kuopio | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo komunumo urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 70101–70840 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 124 131 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 38 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 62° 54′ N, 27° 41′ O (mapo)62.892527.678333333333Koordinatoj: 62° 54′ N, 27° 41′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 82 m [+] | ||||
Areo | 3241,74 km² ( 324 174 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kuopio [+] | |||||
Kuopio estas urbo kaj komunumo en la provinco Norda Savonio de Finnlando. Ĝi estas la administra centro de la provinco, kaj laŭ nombro de loĝantoj la 8-a plej granda urbo en Finnlando: Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 124 131 loĝantoj sur areo de 3 241,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 38 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la ĉirkaŭaj komunumoj Iisalmi, Juuka, Kaavi, Lapinlahti, Leppävirta, Pielavesi, Rautavaara, Siilinjärvi, Suonenjoki, Tervo kaj Tuusniemi. Kuopio estas la plej granda urbo en orienta parto de la lando. La urbo estas fondita unuan fojon en 1653, sed ĝi perdis sian urban pozicion sed estis denove fondita urbo en 1775. Plejo el loĝantoj de Kuopio loĝas dense en granda kabo de lago Kallavesi. Kuopio estas notabla ŝtudurbo. La plej granda lago en Kuopio estas Kallavesi. Puijo estas en Kuopio situanta konata monteto, kie estas skicentro. Multaj lagoj varmigas klimaton de Kuopio. La klimato estas proksimume do varma ol en klare pli sude situantaj lokoj kiel en Lahti kaj Tampere.
En Kuopio estis volapuka klubo en la 19-a jarcento. La loka gazeto Savo publikigis en julio 1886 en du numeroj longan artikolon pri volapuko kaj kiel provaĵo de la lingvo tradukon de la unua strofo de la tradicia regiona kanto Savolaisten laulu. En novembro 1887 en la loka gazeto Savo sinjorino Emilia Serenius anoncis, ke ŝi ekigos 9-10 horan kurson pri volapuko, se sufiĉe da lernantoj anoncos sin.
Kuopio, same ol ekzemple Jyväskylä kaj Turku, estas unu de la duonurbestraj urboj de Finnlando: la urbestro havas grandan lokpolitikan forton, sed ekzistas ankaŭ urbregistaro, kiu havas severan prezidanton kaj bezonas fidon de la urbkonsilio.