Kuracistoj sen landlimoj

Kuracistoj sen landlimoj
Médecins Sans Frontières -
Doctors without borders
emblemo
Ĉefsidejo de MSF
Ĉefsidejo de MSF
organizaĵo
internacia organizaĵo
karitata organizaĵo
ne-registara organizaĵo
voluntary health agencies (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 21-a de decembro 1971 vd
Geografia situo CH1903: 498955 / 120490 (mapo)46.228256.12887Koordinatoj: 46° 13′ 42″ N, 6° 7′ 44″ O; CH1903: 498955 / 120490 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Ĝenevo
Médecins Sans Frontières - Doctors without borders (Kantono Ĝenevo)
Médecins Sans Frontières -
Doctors without borders (Kantono Ĝenevo)
DEC
Lokigo de Kantono Ĝenevo en Svislando
Map
Kuracistoj sen landlimoj
Tipo humanitara krizhelp-organizaĵo
Moto Sendependa. Neŭtrala. Senpartia.
Fondinto(j) Bernard Kouchner • Jacques Bérès • Philippe Bernier • Raymond Borel • Marcel Delcourt • Xavier Emmanuelli • Vladan Radoman vd
Estr(ar)o Christos Christou
Filioj Leger Uten Grenser (en) Traduki
Médecins Sans Frontières (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo www.msf.org
Jura formo volontula asocio
vdr

Kuracistoj sen landlimoj (france Médecins Sans Frontières) estas sekulara ne-ŝtata humanitara krizhelp-organizaĵo kun sidejo en Ĝenevo, plej konata pro siaj projektoj en milit-trafitaj regionoj kaj en maldisvolviĝintaj landoj kun gravaj malsanoj. La Nobel-komitato donis al Kuracistoj sen landlimoj la Nobelpremion pri paco en 1999.

Médecins Sans Frontières estis kreita en 1971 de malgranda grupo de francaj kuracistoj post la apartigo de Biafra, kiuj kredis ke ĉiuj personoj havas rajton al kuracado, malgraŭ raso, religio, kredo aŭ politikaj ideoj, kaj ke tiuj bezonoj estas pli gravaj ol naciaj baroj. La kreintoj de Médecins Sans Frontières estis:[1]

  • D-ro Jean Cabrol
  • D-ro Vladan Radoman
  • D-ro Jean-Michel Wild
  • D-ro Pascal Greletty-Bosviel
  • D-ro Jacques Bérés
  • D-ro Gérard Illiouz
  • Philippe Bernier
  • Dr Xavier Emmanuelli

La organizaĵo estas pli konata tra la mondo pri sia franca nomo, aŭ simple kiel “MSF”, sed en Usono kaj Kanado, la nomo “Doctors Without Borders” estas plej uzata.

Je 2007, pli ol 26 mil doktoroj, flegistinoj kaj aliaj medicinistoj, spertuloj pri loĝistiko, akvo kaj seninfektiginĝenieroj kaj administrantoj, plejparte lokanoj, provizis per kurachelpo en pli ol 60 landoj.

En 2017 KSL agadas en 70 landoj. En la organizaĵo laboras pli ol 36.000 profesiuloj el pluraj landoj.

En situacioj en kiuj la medicina agado ne sufiĉas por garantii la supervivon de iu loĝantaro, KSL povas havigi al ĝi akvon, manĝaĵojn, kloakojn aŭ kloakpurigadon kaj provizorajn loĝejojn.

  1. france La création de Médecins Sans Frontières. Médecins Sans Frontières (Doctors without borders) (18 October 2004). Arkivita el la originalo je 2007-10-24. Alirita la 26-an de oktobro 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-24. Alirita 2009-08-04.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy