Kurona duoninsulo | ||
---|---|---|
Duoninsulo | ||
satelita foto | ||
Terlango [+] | ||
Landoj | Litovio, Rusio | |
Koordinatoj | 55° 16′ 28″ N, 20° 58′ 15″ O (mapo)55.27444444444420.970833333333Koordinatoj: 55° 16′ 28″ N, 20° 58′ 15″ O (mapo) [+] | |
Longo | 98 km (61 mi) | |
Larĝo | 3,8 km (2 mi) | |
Akvokolektejo | 330,21 km² (33 021 ha) [+] | |
Areo | 330,21 km² (33 021 ha) [+] | |
Kurona duoninsulo | ||
Vikimedia Komunejo: Curonian Spit [+] | ||
La Kurona Duoninsulo aŭ "Kurŝa" Terlango[1] (litove Kuršių nerija, germane Kurische Nehrung, ruse Куршская коса) estas mallarĝa teritorio inter Klaipėda (germane ĝis 1923 Memel) en Litovio kaj Lesnoje (germane ĝis 1945 Sarkau, prononco "Zarkaŭ", litove Sarkuva) en eksa Orienta Prusio, la hodiaŭa regiono Kaliningrado apartenanta al Rusio. De nordo al sudo la duoninsulo longas 98 kilometrojn, el kiuj hodiaŭ 52 apartenas al Litovio kaj 46 al Rusio. De okcidento al oriento ĝi ĉie larĝas malpli ol 4 kilometrojn: la plej larĝa loko, 4 kilometrojn norde de Nida, ampleksas 3,8 kilometrojn, la plej mallarĝa, ĉe Lesnoje, 380 metrojn. Nur ĉe la suda pinto la duoninsulo havas konekton al la Eŭropa kontinento: okcidente troviĝas la Balta Maro kun kontinua plaĝo el tre fajna sablo, oriente la Kurona Laguno (litove Kuršių marijos, germane Kurisches Haff), en kiun sudoriente enfluas la rivero Nemunas, kaj norde la kontinento kun la havena urbo Klaipėda proksime videblas. La istmo inter la maro kaj la laguno ĉe Klaipėda larĝas proksimume 300 metrojn, kaj teknike estus simple konstrui ponton, sed por limigi la trafikon al la duoninsulo oni konscie rezignas pri tio, tial ke nur du pramo-linioj, inter ili unu nur por piedirantoj kaj nur la dua ankaŭ por aŭtoj kaj kamionoj, ligas la kontinentan parton de Litovio kaj la duoninsulan.