Kurt Russell | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Kurt Russell | |||||
Naskonomo | Kurt Vogel Russell | ||||
Naskiĝo | 17-a de marto 1951 en Springfield, Massachusetts, Usono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Thousand Oaks High School (en) (1965–1969) vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Bing Russell (en) vd | ||||
Patrino | Louise Julia Crone (en) vd | ||||
Edz(in)o | Season Hubley (1979-1983) | ||||
Amkunulo | Goldie Hawn (1983–) vd | ||||
Infanoj | Wyatt Russell (en) ( Goldie Hawn) Boston Russell (en) ( ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | basbalisto filmproduktoro televida aktoro filmaktoro scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1963 - nuntempo | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kurt RUSSELL (naskiĝinta la 17-an de marto 1951) estas usona aktoro.
Li estas filo de eksa ludanto de basbalo kaj porokaza filma kaj televida aktoro Bing Russell. Kurt Russell vidigis sin en filmo kiel naŭjara en familiaj komedioj produktataj de Studio Walt Disney. Al filmado ekprovokis lin krom alia fakto, ke Mickey Mantel kaj Roger Maris, liaj basbalaj idoloj ankaŭ ŝanĝis trikotojn je aktoraj kostumoj. Li realiĝis ankaŭ en televido, kie li havis eĉ sian propran serion The Travels of Jamie McPheeters (1963-1964).
En la jaroj 1971-1973 li profesie dediĉis sin al basebalo, sed post lezo li lasis la sportadon. Turnopunkto en lia aktora kariero venis en la fino de la 1970-aj jaroj, kiam li komencis kunlaboradon kun reĝisoro John Carpenter. Li rolis ankaŭ en akciaj filmoj.
La unua edzino de Kurt Russell estis aktorino Season Hubley (1979-84) kaj ekde la jaro 1983 li vivas kun aktorino kaj produktorino Goldie Hawn, kiu estis lia kunulino ankaŭ kelkfoje sur filma ekrano.