Kvadrata radiko

En matematiko, kvadrata radiko (√) de nombro x estas nombro r tia ke r2 = x, aŭ alivorte, nombro r kies kvadrato (la rezulto de multiplikante de la nombro je si) estas x.

Ĉiu nenegativa reela nombro x havas unikan nenegativan kvadratan radikon, nomatan kiel la ĉefa kvadrata radiko kaj skribatan per radikala simbolo √x. Ekzemple, la ĉefa kvadrata radiko de 9 estas 3, √9=3, ĉar 32 = 3 × 3 = 9.

Ĉiu pozitiva nombro x havas du kvadratajn radikojn. Unu el ili, √x, estas √x pozitiva, kaj la alia, (-√x), estas negativa. Kune, ĉi tiuj du radikoj estas skribataj kiel ±√x.

Se ne estas rekte alie skribite, kiel la kvadrata radiko de nombro estas komprenata la ĉefa kvadrata radiko.

Kvadrataj radikoj de negativaj nombroj estas imaginaraj nombroj kaj estas diskutataj en la kadro de kompleksaj nombroj.

Kvadrataj radikoj ankaŭ de objektoj kiuj ne estas nombroj povas esti difinitaj.

Kvadrataj radikoj aperas de solvado de kvadrataj ekvacioj, aŭ ekvacioj de formo ax2+bx+c=0.

Kvadrataj radikoj de entjeroj kiu ne estas ne perfektaj kvadratoj estas ĉiam neracionalaj nombroj, do nombroj ne esprimeblaj kiel rilatumo de du entjeroj, do ili ne povas esti skribitaj akurate kiel m/n, kie n kaj m estas entjeroj. (Vidu en kvadrata radiko de 2 por pruvo de neracionaleco de ĉi tiu nombro.)


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy