La Marko de Zorro (filmo)

La Marko de Zorro
filmo
Originala titolo The Mark of Zorro
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 8 nov. 1940
Ĝenro mantela-rapira filmo, amafera filmo, agfilmo, filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Arthur Charles Miller
Reĝisoro(j) Rouben Mamoulian
Produktisto(j) Darryl F. Zanuck
Scenaro John Taintor Foote • Bess Meredyth
Loko de rakonto Kalifornio
Muziko de David Buttolph
Rolantoj Tyrone Power • Linda Darnell • Basil Rathbone • Gale Sondergaard • Eugene Pallette • Montagu Love • Frank Puglia • Pedro de Cordoba • Chrispin Martin • Fortunio Bonanova • Georgios Regas • J. Edward Bromberg • Janet Beecher • Robert Lowery • Ralph Byrd • Jean Del Val • Stanley Andrews • Ted North • John Bleifer • Belle Mitchell • Eugene Borden • William Edmunds • Fred Malatesta • Charles Stevens
Produktinta firmao 20th Century Studios
IMDb
vdr
Lobby card

La Marko de Zorro (angle: The Mark of Zorro) estas usona aventurfilmo el 1940 reĝisorita fare de Rouben Mamoulian de 1940, kun Tyrone Power, Linda Darnell kaj Basil Rathbone en la primaraj roloj.

La scenaro baziĝas sur la rakonto "La Malbeno de Capistrano" de Johnston McCalley publikigita en kvin partoj en 1919.

Zorro (en la hispana - vulpo) estas la sekreta identeco de Don Diego de la Vega, fikcia nobelo kaj skermisto kiu vivis en Kalifornio dum la hispana rego. Li protektis la loĝantojn de Kalifornio kontraŭ la tiraneco kaj korupto de la koloniisma hispana regado kaj foje post foje sukcesis trompi la regantaj aŭtoritatojn.

La aspekto de Zorro estas rekonezebla. Li sinvestiĝas tute nigre: t.e. nigra kabo, nigra masko (kovranta la supran duonon de lia vizaĝo) kaj larĝranda nigra ĉapelo. Lia plej ŝatata armilo estas lia skermo per kiu li gravuras la literon Z sur la korpoj de siaj malamikoj. Li ankaŭ estas konata kiel "virtuozo" kun sia vipo.

La historia tempoperiodo estas la komenco de la 19-a jarcento, kiam Kalifornio ankoraŭ estis sub hispana rego.

Alfred Newman estis nomumita al Oskaro por Plej bona Originala Partituro.

En 2009, la filmo estis elektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Biblioteko de Kongreso por esti de kultura, historia kaj estetika graveco.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy