La Militarto

孫子兵法
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Sun Tzu
Lingvoj
Lingvo klasika ĉina lingvo
Eldonado
Ĝenro ekonomiko • traktaĵo • traktaĵo pri milito
vdr

La Militarto (ĉine: Sūnzǐ Bīngfǎ, 孫子兵法) estas antikva ĉina armea traktaĵo, kies aŭtoreco estas atribuita al Sun Tzu (konata ankaŭ sub la nomoj "Sunzi" kaj "Sun Wu"), elstara armea generalo kaj strategiisto dum la malfrua Periodo de Printempo kaj Aŭtuno (ekzistas opinioj, ke la traktaĵo ne estis kompletigita antaŭ la Milittempa periodo) [1]. Havante 13 ĉapitrojn, ĉiu el kiuj estas dediĉita al unu aspekto de militado, la traktaĵo estas laŭdire la plej plena definitiva verko pri armeaj strategioj kaj taktikoj de sia tempo, kaj estas plu valora danke al siaj unikaj militaj informoj. Ĝi estas komparita al la graveco de la nuntempa koncepto de Realecpolitiko,[2] kio en Ĉinio nomiĝus Leĝismo.

Bambuaj volvaĵoj kun la teksto de "La Militarto"

"La Militarto" estas unu el la plej malnovaj kaj samtempe la plej sukcesaj libroj pri armea strategio en la mondo. Ĝi estis la plej fama kaj influa el la serio de sep klasikaj libroj pri milito: "dum la lastaj du mil jaroj ĝi restis la plej grava armea traktaĵo en Azio, kie eĉ la ordinaraj homoj konis ĝian nomon." [3] Ĝi havis influon al la orientaj militistara pensmaniero, negoca taktiko kaj al aliaj sferoj de homa vivo.

Sun Tzu emfazis la gravecon de pozicio en la armea strategio, kaj ke la decido kiel trovi ĝustan pozicion por armeo devas esti bazita kaj sur la objektivaj kondiĉoj de la ĉirkaŭo, kaj sur la subjektivaj kredoj pri alia, konkurencaj agantoj en tiu ĉirkaŭo. Li opiniis, ke strategio ne estas planado laŭ la antaŭdifinita listo de agoj, male ĝi postulas rapidajn kaj konvenajn respondojn al ŝanĝiĝemaj kondiĉoj. Planado estas ago, kiu povas okazi sub antaŭvideblaj sekvoj, sed milita strategio devas agi en ŝanĝiĝemaj kondiĉoj, kiam planoj kolizias unu kun la alia, kio rezultigas neatenditajn situaciojn.

La libro estis unue tradukita en la francan lingvon en 1772 pere de la franca jezuito Jean Joseph Marie Amiot, kaj en la anglan de brita oficiro Everard Ferguson Calthrop en 1905. Tiom diversaj gvidantoj kiaj Mao Zedong, la generalo Võ Nguyên Giáp, la barono Antoine-Henri Jomini, la generalo Douglas MacArthur kaj la gvidantoj de la Imperia Japanio ĉerpis siajn inspirojn de tiu verko. La Militarto estis ankaŭ uzata en komerco kaj manaĝeraj strategiaj ludoj[3][4].

  1. Griffith, Illustrated Art of War, p. 17–18
  2. Wealth and Power
  3. 3,0 3,1 Sawyer, Ralph D. The Seven Military Classics of Ancient China. New York: Basic Books. 2007. p. 149.
  4. Floyd, Raymond E.http://www.allbusiness.com/management/benchmarking-strategic-planning/338250-1.html

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy