La aventuroj de Alico en Mirlando

Ĉi tiu artikolo temas pri libro. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Alico en Mirlando.
Alice's Adventures in Wonderland
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lewis Carroll
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1865
Eldonejo Macmillan Publishers
Ĝenro porinfana romano • fabelo • literatura sensencaĵo
Loko de rakonto Mirlando
Honorigoj Kate Greenaway Medal
vdr
Ilustraĵo de John Tenniel por la "Freneza tefesto", 1865

La aventuroj de Alico en Mirlando (angle Alice's Adventures in Wonderland) estas verko de porinfana literaturo de la brita matematikisto kaj verkisto, diakono Charles Lutwidge Dodgson sub plumnomo Lewis Carroll. Ĝi rakontas la historion de knabino nomata Alice [elis] (en esperantlingvaj tradukoj aŭ AlicoAlicio) kiu falas tra kuniklotruon en fantazian regnon populitan per parolantaj kreaĵoj kaj antropomorfaj ludkartoj.

La fabelo estas plenplena de satiraj aludoj al la amikoj de Dodgson kaj al la lecionoj, kiujn la britaj lernantoj devis parkerigi. La Mirlando priskribita en la fabelo ludas kun logiko en maniero tiom speciala, ke ĝi donis al la rakonto longdaŭran popularecon inter infanoj kaj ankaŭ plenkreskuloj.

La libron oni ofte mencias per mallongigita titolo Alico en Mirlando (Alice in Wonderland). Tiu ĉi alternativa titolo populariĝis per multnombraj filmaj kaj televidaj adaptaĵoj de la rakonto produktitaj dum la jaroj.

Kvazaŭa daŭrigo de la libro—ne daŭriganta la rakonton de ĉi tiu, sed kun la sama ĉefrolulino kaj kun similstila rakonto—estas alia libro de Carroll, nomita Trans la spegulo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy