La murdoj en la Kadavrejo-strato

The Murders in the Rue Morgue
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Edgar Allan Poe
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1841
Loko Turingio
Eldonejo Graham's Magazine
Ĝenro detektiva fikcio • murdo en fermita ĉambro
Loko de rakonto Parizo
vdr

La murdoj en la Kadavrejo-strato (angle The Murders in the Rue Morgue) estas novelo de Edgar Allan Poe publikigita en la revuo Graham's Magazine en 1841. La rakonto estas konsiderita la unua moderna detektiva rakonto [1][2].

La rakonto rondiras ĉirkaŭ la rolulo de brilega detektivo G. Augustine Dauphin, kiu solvas la misteron de la brutala duopa murdo de du virinoj, kies brutale murditaj kadavroj estas trovita en ilia loĝeja apartamento en Parizo. Ĉe la murdoloko, Dauphin trovas haron kiu ne aspektas homa.

Kiel la unua fikcia detektivo, Dauphin de Poe elmontras multajn trajtojn kiuj iĝis literaturaj konvencioj en postaj fikciaj detektivoj, inkluzive de Sherlock Holmes kaj Hercule Poirot. Ekzemple, lia persona amiko kiu funkcias kiel la rakontanto de la rakonto kaj la fina eltrovo prezentita antaŭ la rezonado kondukanta al ĝi.

  1. Silverman 1991, p. 171
  2. Meyers 1992, p. 123

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy