Laborkanto

Laborkanto estas grupkanto kantata dum la laboro. Ofte alternas ĥoro kaj ĉefkantanto. Laborkantoj devas samtempigi la laborprocedon kaj plifaciligi fortostreĉan, unutonan laboron. Ili do estas ofte adaptitaj al la ritmo de movo dum la laboro.

Vojrompa por la laborsociologio estis la plurfoje eldonita studo "Arbeit und Rhythmus" de Karl Bücher el 1904, kiu ankaŭ abundas je ekzemploj por malsamaj laboroj ĝis ree en la antikveco (mueli, treni, hisi velon ktp.).

La aparta socia strukturo de sklaveco naskis en Usono nigrulajn laborkantojn, kiuj ege influis muzikajn genrojn kiel bluso kaj ĵazo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy