Laguno

Laguno de Szczecin
Laguno de Venecio

Laguno estas malprofunda akvujo separita de la pli profundakva ĉefparto de la maro per amasiĝo de sablokoraloj, sed ligita al la maro per minimume unu akvopasejo.

Pro la kunefiko de mara salakvo kaj alfluanta nesala akvo, la laguno enhavas saletan akvon. Se la apartigo estas kompleta, ekestas lago kun nesala akvo.

En atolo, laguno estas etendaĵo da akvo, ĉirkaŭita de koralrifoj. [1]

La vorto laguno devenas, trans la itala laguna, de la latina lacuna, kiu signifas "lageto". En hispana lingvo, laguna estas natura rezervujo de akvo de pli malgrandaj dimensioj -precipe en profundo- ol lago; tiuj, kiuj estas apartigitaj de la maro per baro, estas konataj kiel "lagunas costeras"[2].

  1. Dua difino en NPIV [1]
  2. Laguna costera en la hispana [2]

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy