Lamiacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
lamio Lamium L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La lamiacoj[2] (latine Lamiaceae), komunlingve nomataj menta familio, estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo lamialoj (Lamiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 240 genrojn kaj preskaŭ 7900 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas lamio[2].
Inter la membroj de tiu ĉi familio oni trovas plurajn el la plej gravaj spicherboj, vaste uzataj en kuirado kaj kiel medikamentoj, ekzemple bazilio, hisopo, lavendo, majorano, meliso, mento, origano, pipromento, pulegio, rosmareno, salvio, satureo, kaj timiano.
La plantoj kelkfoje grandiĝas ĝis arbustetoj aŭ arbedoj, sed apenaŭ troviĝas en formo de arboj aŭ vitoj.
Alternativa taksonomia nomo estas "Labiatae", ĉar la floroj tipe havas petalojn ĉe kiuj nedisigeble kunkreskas supra kaj malsupra "lipoj".
La folioj enhavas odorozajn esencajn oleojn, kiuj donas la "spicecon" al la herboj; ili elkreskas en kontraŭaj paroj, kaj ĉiu paro estas 90-grade tordita rilate la antaŭa paro.
La tigoj estas laŭsekce pli-malpli kvadrataj.
La floroj estas kutime duseksaj kaj formas densajn cumajn infloreskojn. Ili estas dulatere simetriaj kun 5 kununuigitaj petaloj, 5 kununuigitaj sepaloj, 4 (2) stamenoj kaj 2 karpeloj kun po du ovoloj; ĉiu karpelo duoniĝas per vando, tiel ke la frukto aspektas kiel kvarakeno.