Lando (franca teritorio)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon lando.

Lando, france pays [pei], estas franca administra kategorio je geografia karakterizaĵo por teritorio kun « geografia, ekonomia, kultura aŭ sociala kohereco, je la nivelo de viv- aŭ labor-baseno[1] » por esprimi « la komunecon de ekonomiaj, kulturaj kaj socialaj interesoj de siaj anoj[1] » kaj ebligi esploron kaj efektivigon de evoluigaj projektoj. Tiu statuto estis kreita en 1995 per la orienta leĝo por teritoria aranĝo kaj evoluigo (LOADT), kromnomata Leĝo Pasqua de la 4-a de februaro 1995, plifortigita per la leĝo (LOADDT, kromnomata Leĝo Voynet) du 25 juin 1999.

La landoj estas teritorioj, kiuj ne estas teritoriaj kolektivumoj, nek kantonoj, nek publikaj organizaĵoj por interkomunuma kooperado (EPCI) je propra fiskoleĝaro. Por doni ideon pri grandeco, ili situas inter departemento kaj kantono.

Kreitaj per memvola kaj kontrakta decido de la komunumoj, la landoj kovras plej grandan parton de la franca teritorio. Malgraŭ la freŝdata kresko de la publikaj organizaĵoj por interkomunuma kooperado (EPCI) (aparte de la Komunumaroj de komunumoj), ili restas efikaj agnoskataj aktoroj de la loka evoluigo sur la franca teritorio, aparte en kamparaj areoj.

  1. 1,0 1,1 Article 22 de la loi du 4 février 1995

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy