Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lango (planlingvo). |
Lango | |
---|---|
Homa lango
| |
klaso de anatomia unuo | |
latine | lingua |
de Gray | subject #245 1125 |
vejno/j | v. lingualis |
nervo/j | n. lingualis |
Lango estas organo, kiu havas surfacon kun multe da gusto-sentemaj punktetoj. Ĝi konsistas precipe el muskoloj. Unuj kapabligas ŝanĝi la pozicion de la lango en la buŝo. Aliaj kapabligas ŝanĝi la formon. La lango estas la plej movebla organo, kies movoj estas tamen limigataj de ĝia langa frenulo lokata sube.