Lats | |
---|---|
eksvaluto | |
Ŝtato: | Latvio |
Subdivido: | 100 centimoj (santīmu) |
Kodo laŭ ISO 4217: | LVL |
Mallongigo: | Ls |
Ŝanĝokurzo | 1 Eŭro = 0,702804 LVL
(2014-01-01) |
La latva lato (latve 1 lats = 100 santimi) estis la valuto de Latvio ekde la 20-a de julio 1992[1] kaj ĝis la 31-a de decembro 2013, kiam ĝi estis anstataŭita de la eŭro. En la latva lingvo la ĝustaj gramatikaj formoj estas unu lats aŭ santīms (singularo), du ĝis naŭ lati aŭ santīmi (pluralo), dek aŭ pli da latu aŭ santīmu (pluralo genitivo). La valuton produktigas kaj cirkuligas la ŝtata Banko de Latvio.