Lee "Scratch" Perry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rainford Hugh Perry |
Naskiĝo | 20-an de marto 1936 en Kendal |
Morto | 29-an de aŭgusto 2021 (85-jaraĝa) en Lucea |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Jamajko |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikproduktisto muzikisto kantoverkisto kantisto diskĵokeo |
Lee "Scratch" Perry (denaske Rainford Hugh Perry; 20a de Marto 1936[1] – 29a de Aŭgusto 2021[2][3]) estis jamajka registroproduktoro, komponisto kaj kantisto fama pro sia plinovigaj studiteknikoj kaj produktostilo.[4] Perry estis pioniro en la disvolvigo de la 1970-aj jaroj de la dub-a muziko kun sia frua adoptado de remiksado kaj studiefektoj por krei novaj instrumentaj aŭ kantaj versioj de ekzistantaj kantoj de regeo.[5] Li laboris kun kaj produktis por ampleksa vario de artistoj, kiel Bob Marley kaj the Wailers, The Upsetters, Junior Murvin, The Congos, Max Romeo, Adrian Sherwood, Beastie Boys, Ari Up, The Clash, The Orb, kaj multaj aliaj.
Dum la 1970-aj jaroj, Perry faris nombrajn registaĵojn en variaj diskomarkoj kiujn li kontrolis, kaj multaj el liaj kantoj estis tre popularaj en Jamajko kaj Unuiĝinta Reĝlando. Perry estis unu de la produktoroj kiuj per siaj eksperimentaj miksaĵoj helpis al la kreado de dub-muziko, kvankam la vera patro de tiu branĉo de dub estis King Tubby.