Legato (muziko)

La muzika koncertado-instrukcio legato (ital. „ligata“) indikas, ke oni ligu la tonojn de melodio sen akustika interrompo. Tion markas ligarko super la notoj aŭ – je pli longaj pasaĝoj – la skribita instrukcio legato. La malo de legato estas stakato. Alian funkcion havas ligaturo: ĝi ligas sinsekvajn tonojn de sama tonalto al longa tono.

du legato-frazoj de melodio. Pri la problemoj diferenci inter ligarko kaj la markado de frazoj vd. frazarko.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy