Leonardo da Vinci

Leonardo da Vinci
Leonardo da Vinci, itala sciencisto kaj artisto
Leonardo da Vinci, itala sciencisto kaj artisto
Persona informo
Leonardo da Vinci
Naskonomo Leonardo di ser Piero da Vinci
Naskiĝo la 15-an de aprilo 1452
en Anchiano ĉe Vinci, Italio
Morto la 2-an de majo 1519
en Le Clos Lucé en Amboise, Francio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo La kastelo de Amboise Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj itala vd
Loĝloko VenecioFlorencoRomoFlorencoMilano vd
Ŝtataneco Respubliko Florenco Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater vd
Subskribo
Familio
Patro Ser Piero da Vinci (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Caterina di Meo Lippi Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo pentristo
botanikisto
kemiisto
fiziologo
fizikisto
komponisto
zoologo
sciencisto
karikaturisto
dezajnisto
konstrua desegnisto
verkisto
inventisto
konstruinĝeniero
filozofo
astronomo
inĝeniero
diplomato
anatomo
skulptisto
matematikisto
arkitekto
universala klerulo
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Renesanca arkitekturo, scenography (en) Traduki, inĝenierarto, fiziologio kaj pentrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en AmboiseFlorencoMantuoMilanoRomoVenecio vd
Aktiva dum –1519 vd
Verkado
Verkoj Adoration of the Magi ❦
Virgin of the Rocks ❦
La Gioconda ❦
La Lasta Vespermanĝo ❦
Damo kun ermeno ❦
Vitruvia homo ❦
Annunciation ❦
Sankta Hieronimo en Sovaĝejo ❦
La Virgulino, la Infana Jesuo, kaj Sankta Anno ❦
Sankta Johano la Baptisto ❦
Leonardo's aerial screw ❦
Portrait of Isabella d'Este ❦
Head of a Woman ❦
Salvator Mundi ❦
Anunciacio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonardo da VinciVinĉi [leoˈnardo da ˈvːintʃi] (itale Leonardo di ser Piero da Vinci, tio estas Leonardo, filo de Piero, el Vinci) naskiĝis la 15-an de aprilo 1452 en Anchiano ĉe Vinci, Italio, mortis la 2-an de majo 1519 en Amboise, Francio).

Leonardo da Vinci estis itala pentristo, skulptisto, inventisto, arkitekto, anatomiisto, botanikisto, muzikisto, verkisto, inĝeniero kaj sciencisto de la alta renesanco, facile vivinte en la du kulturoj de scienco kaj belarto. Li naskiĝis kiel ekstergeedzeca filo de la notario Piero da Vinci kaj de la vilaĝanino Katerina, kaj edukiĝis en la ateliero de la fama florenca pentristo Verrocchio. Grandan parton de sia frua laboro li plenumis kiel helpanto de Ludovico il Moro en Milano. Poste li laboris en Romo, Bologna kaj Venecio kaj pasigis la lastajn jarojn de sia vivo en Francio, en la bieno, donacita al li de la reĝo Francisko la 1-a.

Oni ofte priskribis lin kiel arketipon de la renesanco, homon, kies kvazaŭ senlima scivolemo estis komplementita per lia kapablo inventi.[1] Li estas vaste konsiderata kiel la plej granda pentristo de ĉiuj tempoj kaj eble la plej multfacete talenta persono, kiu iam vivis.[2]

Lia ĉefa akceptata merito kaj ĉefa okupo estis pentrado. Du el liaj verkoj Mona Lisa (La Gioconda) kaj La Sankta Manĝo (La Lasta Vespermanĝo) okupas la unikajn lokojn de la plej konataj, plej ofte reproduktataj kaj parodiataj portretoj kaj religiaj verkoj de ĉiuj tempoj, kies famo estis nur iugrade atingata per la Kreo de Adamo fare de Michelangelo.[1] Inter la pentraĵoj de Leonardo ankaŭ la Vitruvia homo estas ikona. Entute nur ĉirkaŭ 15 liaj pentristaj verkoj sukcesis supervivi ĝis nia tempo, tio estas ege malgranda nombro pro lia konstanta, ofte katastrofa, eksperimentado kun novaj teknikoj kaj lia kronika prokrastado. Tamen, tiuj malmultaj verkoj kune kun liaj notlibroj, kiuj entenas desegnaĵojn, sciencajn diagramojn kaj liajn pensojn pri naturo de pentrado, konsistigas grandan kontribuon por postaj generacioj de pentristoj, kontestataj nur de lia rivalo Michelangelo.

Kiel inĝeniero, Leonardo grandskale antaŭenigis sian tempon per siaj ideoj. Li konceptis helikopterojn, tankon, sunan baterion, kalkulilon, proponis la teorion de plata tektoniko. Nur malgranda kvanto de liaj planoj estis realigitaj dum lia tempo, por multaj entute ne eblis konstrui ilin tiuepoke, sed kelkaj malpli grandaj inventoj, kiel aŭtomate turniĝanta ŝpinilo kaj la maŝino por testi la distiran forton de dratoj, eniris tutmondan industrion sen mencio de lia nomo. Kiel sciencisto li draste antaŭis la scio-staton de sia tempo en la terenoj de anatomio, civila inĝenierado, optiko kaj hidraŭliko.

  1. 1,0 1,1 Helen Gardner, Art through the Ages (arto tra epokoj), 1970, eld. Harcourt, Brace and World
  2. Vasari, Boltraffio, Castiglione, "Anonimo" Gaddiano, Berensen, Taine, Fuseli, Rio, Bortolon, etc.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy