Leono

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri besto. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Leono (apartigilo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Leono


Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Panteroj Panthera
Panthera leo
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Natura arealo. La ruĝa koloro montras la historian disvastiĝon kaj la blua la nuntempan disvastiĝon.
Natura arealo. La ruĝa koloro montras la historian disvastiĝon kaj la blua la nuntempan disvastiĝon.
Natura arealo. La ruĝa koloro montras la historian disvastiĝon kaj la blua la nuntempan disvastiĝon.
Sinonimoj
Felis leo
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La leono (Panthera leo) estas unu el la kvar grandaj katoj en la genro Panthera kaj membro de la familio Felisedoj. Kun kelkaj virleonoj superpezante 250 kg.,[2]ĝi estas nuntempe la dua-plej peza el la grandaj katoj. Sovaĝaj leonoj ekzistas en Afriko sude de Saharo kaj en Azio kun endanĝerigita resta loĝantaro de Gir-arbara Nacia Parko en Barato, malaperinte de Nordafriko kaj Sudokcidenta Azio en historiaj tempoj. Ĝis la malfrua Plejstoceno, proksimume 10,000 jaroj antaŭe, la leono estis la plej grandnombra landa mamulo post la homo. Ili estis trovitaj en plejparto de Afriko, trans Eŭrazio de okcidenta Eŭropo al Barato kaj en la Amerikoj de Jukonio al Peruo.[3] La leono estas vundebla specio, poste eble nerevokebla loĝantaro malpliiĝo de tridek al kvindek pocento dum la pasintaj du jardekoj en ĝia afrika loĝejo.[4] Leonaj loĝantaroj estas nesubteneblaj ekstere de rezervoj kaj naciaj parkoj. Kvankam la kaŭzo de la malpliiĝo ne estas plene komprenita, viveja perdado kaj konfliktoj kun homoj estas nuntempe la plej grandaj kaŭzoj de koncerno.

Leonoj vivas dum dek al dek kvar jaroj libere, kvankam mallibere ili povas vivi pli longe ol dudek jaroj. Libere, virleonoj neofte vivas pli longe ol dek jaroj, ĉar vundoj ricevitaj de kontinua batalado kun rivalaj virleonoj tre reduktas ilian vivdaŭron.[5] Ili tipe loĝas en Savano kaj Herbejo, kvankam ili povas movi al arbustejo kaj arbaro. Leonoj estas nekutime socia komparitaj al aliaj katoj. Leonaro konsistas de rilataj inoj kaj idoj kaj malgranda nombro de plenkreskaj virleonoj. Grupoj de leoninoj tipe ĉasas kune, predante plejparte grandaj Hufulojn. Leonoj estas superaj kaj dominantaj predantoj, kvankam ili manĝas kadavrojn kiam ŝanco permesas. Kvankam leonoj tipe ne ĉasas homojn, kelkaj estis sciitaj fari tiel. Plej ofte la leoninoj zorgas la idaron kaj ĉasas por si mem kaj sia familio; ĉasado okazas ofte en grupo, la leonino ĉirkaŭas aŭ persekutas la predon kaj se necesas forto por mortigi ĝin, la leono povas aperi. Ĉiukaze ekzistas hierarkio por manĝado kaj unue manĝas leonoj, poste leoninoj kaj poste la leonidoj. Leonoj povas rabi predojn el aliaj karnomanĝoj kiel leopardoj.

Tre aparta, la vira leono estas facile rekonita per sia hararo kaj sia vizaĝo estas unu el la plej ĝenerale rekonita kiel brutecaj simboloj en homa kulturo. Prezentadoj ekzistis de la Supra Paleolitiko periodo, kun ĉizaĵoj kaj pentraĵoj de la Groto Lascaux kaj Groto Chauvet, tra preskaŭ ĉiuj antikvaj kaj mezepokaj kulturoj kie ili unuafoje okazis. Estis amplekse prezentita en skulptaĵoj, en pentraĵoj, sur naciaj flagoj kaj en nuntempaj filmoj kaj literaturo. Leonoj estis tenitaj en menaĝerio ekde Romaj tempoj kaj estis kerna specio serĉita por ekspozicio en bestoĝardenoj la mondo super ekde la malfrua dekoka jarcento. Bestoĝardenoj kunlaboras tutmonde en bredantaj programoj por la endanĝerigita Azia leono.

  1. Nowell & Bauer (2004). Panthera leo. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Database entry includes a lengthy justification of why this species is vulnerable
  2. Nowak, Ronald M. (1999). Walker's Mammals of the World - Mamuloj de Walker de la Monda (Baltimore (Marilando)). Johns Hopkins University Press - Johns Hopkins Universitata Gazetaro. ISBN 0-8018-5789-9.
  3. Harington, CR (1996). American Lion - Amerika Leono. Yukon Beringia Interpretive Centre website - Yukon Beringia Interpretive Centra retejo. Yukon Beringia Interpretive Centre - Yukon Beringia Interpretive Centro. Kontrolita en 8 marto 2010.
  4. Nowell & Bauer (2004). Panthera leo. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 majo 2006. Datumara eniro inkluzivas longan pravigon de kial ĉi tiu specio estas minacata.
  5. Smuts, G.L. (1982). Lion - Leono (Johanesburgo) 231. Macmillian South Africa (Publishers)(Pty.) Ltd. - Macmillian Sud-Afrikaj (Eldonejoj)(Pty.) Ltd.. ISBN 0-86954-122-6.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy