Leopold Elb | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 4-an de aŭgusto 1912 en Darłówko |
Mortokialo | Korinfarkto |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Aurelie Elb |
Okupo | |
Okupo | esperantisto tradukisto |
Leopold Arthur ELB, mortinta la 4-an de aŭgusto 1912 en aĝo de 56 jaroj en Rügenwaldermünde (Pomerio, pola nomo Darłówko), pro kor-apopleksio dum bano en la Balta Maro[1], estis germana esperantisto kaj membro de la Lingva Komitato. Li publikigis tradukon de la poemo Lorelej' de Heinrich Heine kaj tradukis la libron "Espéranto et Croix-Rouge" de Bayol (1905) el la franca lingvo al la germana ("Esperanto und Rotes Kreuz", 1906).
Elb direktis komisionon por verkado de deklingva esperanta vortaro, kiu tamen ne aperis. Li estis ĉefa kunlaboranto pri la germana parto de la Akademiaj Korektoj (1914) de la Universala Vortaro kune kun Paul Christaller kaj "fraŭlino Scheffer".[2]