Li Wangyang

Li Wangyang
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1950 (1950-11-12)
en Hunano
Morto 6-an de junio 2012 (2012-06-06) (61-jaraĝa)
en Ŝaojan
Mortokialo Pendumo Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo sindikatisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

LI Wangyang (ĉine tradicie 李旺陽, pinjine Lǐ Wāngyáng; n. en 1950 en la provinco Hunano; m. la 6-a de junio 2012 en Ŝaojan, provinco Hunano / aŭ en Pekino?) estis ĉina disidento kaj civitanrajta aktivulo.[1]

Li Wangyang estis konsiderita grava reprezentanto de la rajtoj de laboristoj en Ĉinio kaj laborista gvidanto kaj simpatianto de la studenta movado de 1989. Li estis arestita en la masakro kadre de la protestoj sur placo Tian An Men en 1989 kaj juĝita al 13 jaroj en malliberejo fare de tribunalo juĝita. Baldaŭ antaŭ la fino de lia puno, li denove estis kondamnita en 2001 al 10 jaroj da malliberejo.[2]

Li estis liberigita el malliberejo en 2011 post 22 jaroj. En junio 2012, li laŭdire mortis pro memmortigo en hospitalo en Pekino. La cirkonstancoj de lia morto estas neklaraj.[2] Amasaj protestoj de pli ol 150 000 homoj en Honkongo sekvis lian morton.[3]

funebra protesto en Honkongo 7 tagojn post lia disputita morto
  1. Juliana Liu: Li Wangyang: Hong Kong asks who killed Tiananmen activist "Honkongo demandas, kiu mortigis Tiananmen-aktivulon", BBC News, Britio, 7-a de junio 2012 (angle)
  2. 2,0 2,1 artikolo Bürgerrechtler Li Wangyang stirbt unter mysteriösen Umständen "La aktivulo de civilaj rajtoj Li Wangyang mortas sub misteraj cirkonstancoj", Der Spiegel, Germanio, la 6-an de junio 2012 (germane)
  3. „Neuer Massenprotest in Hongkong nach Tod des Bürgerrechtlers Li Wangyang“ "nova amasprotesto en Honkongo post morto de civitanrajta aktivulo Li Wangyang”, Der Standard, Aŭstrio, la 10-an de junio 2012 (germane)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy