La koncepto liberaj, liberalaj aŭ liberulaj artoj aludis en la klasika Mezepoko la aron da studoj, kies celo estis la havigo de ĝeneralaj intelektaj konoj, kiel kontrasto al tiuj celantaj profesiajn specialiĝintajn lertaĵojn. La indiko liberalaj aŭ liberulaj lertaĵoj (Latine: artes liberales) devenas de la kontrastigo je la lertaĵoj de la neliberaj homoj, la sklavoj (Latine: artes illiberales).