Libio

Libio
ليبيا
Lībijā

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Libio, Libio, Libio
situo de Libio
suverena ŝtato
Mediteranea lando
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tripolo (709 mil).
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Uzata(j) lingvo(j) araba
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 1.760.000 km² Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
- % de akvo apenaŭ % Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
Loĝantaro 5.407.000 (1995) Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon) (2018)
Loĝantoj libianoj
Horzono +2
Interreta domajno .ly
Landokodo LY
Telefona kodo +218
Plej alta punkto Bikku Bitti
Plej malalta punkto Sabkhat Ghuzayyil
Politiko
Politika sistemo decidota
Ŝtatestro provizora konsilantaro
Ĉefministro Abdulhamid Dbeibeh
Sendependiĝo disde Britio, Francio 1951
Ekonomio
Valuto Libia dinaro (LYD)
vdr
mapo de Libio

Libio (arabe ليبيا, Lībijā) estas lando en Norda Afriko, nome en mondoregiono Magrebo. Ties ĉefurbo estas Tripolo. Limas kun la maro Mediteraneo norde, okcidente kun Tunizio kaj Alĝerio, sudokcidente kun Niĝero, sude kun Ĉado, sudoriente kun Sudano kaj oriente kun Egiptio.

Aktuale al tiu lando oni atribuas la vivdaŭron plej altan de kontinenta Afriko (se enkalkuli dependaĵojn ĝi estas superata nur de la britia insulo de Sankta Heleno), kun 74 jaroj.[1] Ĝi havas ankaŭ la pokapan MEP plej altan de la kontinento afrika, kaj la duan lokon laŭ la Malneta enlanda produkto.

Inter la nordafrikaj landoj kiuj apudas la Mediteraneon, ĝi estas la ununura kiu estis kolonio de la najbara Italio. Same ĝi estas la malplej loĝata lando kaj tiu kun pli malalta loĝdenso nome 3,1 loĝ/km² dum aliaj saharaj landoj kiaj Alĝerio havas tiun de 14/km² aŭ Egiptio 74/km².

Dum la reĝimo de Muamar Kadafi, Libio estis la ununura lando en la mondo, kies flago havas nur unu koloron.

  1. CIA - The World Factbook -- Rank Order - Life expectancy at birth Arkivigite je 2007-02-14 per la retarkivo Wayback Machine (en angla)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy