Libro (grafeteorio)

Ĉi tiu artikolo temas pri matematika termino. Por aro de paĝoj kun teksto rigardu la paĝon Libro.

En grafeteorio, libro (kutime skribata kiel Bp) estas fendebla grafeo konsistanta el p trianguloj havantaj komunan lateron (sciatan kiel la "bazo" de la libro). Por donita grafeo G, kiel bk(G) estas ofte skribata la plej granda libro enhavata en G.

Antaŭe, la libro estadis skribata kiel Ke(2, p). Estu K(m, n) la plena dukolora grafeo kun ampleksoj de la koloraj partoj m kaj n. Tiam Ke(m, n) estas difinita kiel K(m, n) kun superflua latero en la unua dispartigo. Ĝi povas ankaŭ esti konsiderata kiel plena trikolora grafeo K(1, 1, p).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy