Lido de Venecio | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Adriatiko, Laguno de Venecio | |
Supermara alteco | 3 m s.l.m. [+] | |
Koordinatoj | 45° 23′ N, 12° 21′ O (mapo)45.38333333333312.35Koordinatoj: 45° 23′ N, 12° 21′ O (mapo) | |
Longo | 12,2 km (8 mi) | |
Larĝo | 1,5 km (1 mi) | |
Akvokolektejo | 4 km² (400 ha) [+] | |
Areo | 4 km² (400 ha) [+] | |
Loĝantaro | 14 481 [+] (2017) | |
Lido de Venecio | ||
Vikimedia Komunejo: Lido di Venezia [+] | ||
Lido, plenanome Lido di Venezia, estas insulo, kiu disigas la Lagunon de Venecio disde la Adriatiko. Ĝia longo estas ĉ. 12 km.
Ĝi estas nur 200 – 400 metrojn larĝa, kun iom pli larĝaj finaĵoj, kaj etendiĝas inter la koordinatoj 45° 25′ 59″ N 12° 23′ 24″ O / 45.43306 °N, 12.39000 °O (mapo) kaj 45° 20′ 21″ N 12° 19′ 12″ O / 45.33917 °N, 12.32000 °O (mapo).
Okcidente ĉe ĝia norda fino situas ŝiphaltejo Lido San Nicolò, kun ligoj al Venecio kaj Punta Sabbioni. Ĉe la suda ekstrema fino situas vilaĝo Alberoni, de kie iras boatoj al Santa Maria del Mare sur la najbara insulo Pellestrina.
La setlejoj sur la insulo estas (de nordo) San Clemente, Lido, Poveglia, Malamocco kaj Alberoni. Malamocco (malamOko) iam estis uzata ankaŭ kiel nomo de la insulo.