Ligura lingvo (latinida)

Tiu ĉi artikolo temas pri latinida lingvo nomata "ligura" kaj parolata precipe en Ligurio. La antikva, antaŭromia, lingvo de la liguroj ankaŭ nomatas "ligura".
Ligura lingvo
Lengoa ligure
lingvo • moderna lingvo
Gaŭlo-itala lingvaro
Parolata en Italio (Ligurio, Piemonto, Sardinio), suda marbordo de Francio, Monako.
Parolantoj 500 000
Denaskaj parolantoj aktuale, ĉirkaŭ 500.000 - 800.000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Italika
Latinida
Okcidentlatinida
Gaŭlo-itala
Ligura
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2
    Bibliografia roa
    Terminologia lij
  ISO 639-3 lij
  SIL LIJ
  Glottolog ligu1248
Angla nomo Ligurian
Franca nomo ligure
Vikipedio
vdr
La Patro Nia

Poæ nostro, che t'ê inti çê,
segge santificou o teu nomme;
ch'o vegne o teu regno;
che segge fæto a teu voentæ, comme in çê, coscì in tæra;
dane ancheu o nostro pan quotidian,
e perdonn-a a niatri i nostri debiti, coscì comme anche niatri i condonemmo a-i nostri debitoî,
e no fane cazze in tentaçion, ma liberane do-u mâ.
(Perché teu o l'ò-u regno,
teu a potensa,
e a gloria inti secoli.)

Amen.
disvastigo de la ligura lingvo.

La ligura lingvo estas latinida lingvo, tradicie parolata en la zono de Ligurio, en Italio, krom en la vilaĝoj de Karloforto kaj Kalaseto en Sardinio, kaj en kelkaj zonoj de Francio (proksimume en multaj lokoj el la Lazura Bordo) kaj en la Monaka princlando, kie ĝi estas oficiala lingvo kaj ĝi estas nomata monaka lingvo. La ligura lingvo apartenas al la grupo de la galaitalikaj lingvoj, kiel ekzemple ankaŭ la piemonta, sed ĝi konsistigas aŭtonoman grupon. La lingvo estas ofte konita, ankaŭ en la interno de la Ligurio mem, kiel ĝenova lingvo, pro la granda influo de la urbo Ĝenovo; la varianto el Ĝenovo estas, pro tio motivo, la plej dotita per tradicioj literaturaj kaj, ankaŭ, muzikaj. Ĉiukaze, la ligura lingvo ne estas tute unueca; kontraŭe, eĉ se ĝi estas grupo konsiderinde kompakta, ĝi povas esti dividita en diversaj variantoj. Same, la lingvo mem influis aliajn lingvojn aŭ dialektojn, precipe rilate al la marista leksikono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy