Lillo (Lille) | |||||
komunumo | |||||
|
|||||
komunumo en Francio • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Lille | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 9 kantonoj | ||||
Koordinatoj | 50° 38′ 14″ N 3° 03′ 48″ O / 50.63722 °N, 3.06333 °O (mapo) | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 46 m s. m. | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- alteco | 18 m s. m. | ||||
Areo | 39,51 km² (3 951 ha) | ||||
Loĝantaro | 236 710 (2021) | ||||
Denseco | 5 991,14 loĝ./km² | ||||
Urbestrino | Martine Aubry (2020-2026) | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 59000, 59160, 59260, 59777, 59800 | ||||
INSEE | 59350 | ||||
Mapo de Nord
| |||||
Vikimedia Komunejo: Lille | |||||
Retpaĝo: www | |||||
Lillo[1] aŭ Lilo[2], origine france Lille [lil] (nederlande Rijsel) estas grava nordfranca komunumo kaj ĉefurbo de la departemento Nord kaj de la regiono Hauts-de-France. Ofte kromnomata « ĉefurbo de franca Flandrio », Lille havis 227 533 loĝantojn laŭ la plej lasta censo plenumita en 2011. Ĝi tiel estas la plej granda urbo de la loka municiparo Métropole européenne de Lille, kiu entute konsistas el 85 municipoj (inkluzive de Roubaix, Tourcoing kaj Villeneuve-d'Ascq) kaj havas ĉirkaŭ 1,2 milionojn da loĝantoj. Lille estas laŭ loĝantaro la kvara plej granda aglomeraĵo de Francio, post Parizo, Liono kaj Marsejlo.
Ĝi cetere formas pli vastan urbaron kun la belgaj urboj Muskrono, Kortrejko, Tournai kaj Menen: tial naskiĝis en 2008 la eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai, kun pli ol 2,1 milionoj da loĝantoj.
Ĝia nomo en la malnovfranca lingvo (L’Isle), samkiel en la flandra (Rysel [ri:səl]) kaj en la nederlanda (Rijsel [reɪsəl]) verŝajne originas pro ĝia frutempa fondsituo, sur insulo ĉirkaŭata de marĉoj en la valo de la rivero Deûle. Longtempe garnizonurbo, Lille spertis tumultan historion de Mezepoko ĝis la Franca Revolucio.
Fama kiel la plej ofte sieĝita urbo de Francio, ĝi sinsekve apartenis al la graflando Flandrio, al la franca reĝlando, al Burgonjo, al la Sankta Romia Imperio kaj al Hispana Nederlando antaŭ fina franca konkero okaze de la milito de hispana sukcedo. La urbon denove sieĝis Aŭstrio en 1792. La du mondmilitoj de la 20-a jarcento kaŭzis multajn damaĝojn kaj pereojn en Lille, kiu ĉiufoje spertis okupadon.