Vagonaro MF 01 sur linio 2 eliranta el stacio Barbès - Rochechouart | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Sistemo | Metroo |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | RATP |
Historio | |
Malfermo | 1900 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 12,3 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
25 stacioj | |
La linio 2 de la metroo de Parizo estas la dua pariza metrolinio konstruita en Parizo, la ĉefurbo de Francio. Ĝi estis unue kromnomita "2 Nord" (2 Nordo), ĉar ĝi fakte estis la norda sekcio de cirkla metrolinio. La nomo malaperis, kiam la linio 5 absorbis la linion "2 Sud" (2 Sudo) en 1907. Alia sekcio de la 2-a linio estis cedita al la 6-a linio en 1942.
Nova, prototipa vagonaro nomita MF 2000 uzadas la linion ekde la 20-a de decembro 2006. Aliaj vagonaroj de la sama modelo aperis fine de 2007: ili progrese kaj komplete anstataŭos la malnovajn MF 67.