Linio MCD-3

D3
Leningradsko–Kazanskij
Ленинградско–Казанский
MCD

Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto Rusiaj Fervojoj
Teknikaj trajtoj
Longo 85 km
Ŝpuro 1520 mm (Larĝa ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
39
vdr

Linio MCD-3 (ruse МЦД-3) Leningradsko–Kazanskij [1] estas la tria linio de Moskvaj centraj diametroj, malfermita la 17-an de aŭgusto 2023[2].

La itinero kunliganta la Zelenogradan administran arondismenton de Moskvo kaj la urbon Ramenskoje, trapasante la teritorion de Moskvo kaj Moskvan regionon, konektos la Leningradan linion de la Oktjabrjskaja fervojo kaj la Rjazanan linion de la Moskva fervojo. La itinero estas 85 kilometrojn longa kaj havas 38 staciojn. La itinero inkluzivas 14 interŝanĝajn haltejojn kun Metroo de Moskvo, Centra ringo de Moskvo kaj aliaj fervojaj linioj[3]. Sur horaroj kaj mapoj, ĝi estas referencita per logoo D3 kaj koloro de Papajo[4].

  1. МЦД-3 «Ленинградско-Казанский». Новая линия наземного метро.. mcd.mosmetro.ru. Arkivita el la originalo je 2019-08-22. Alirita 2019-10-22.
  2. Московские центральные диаметры. stroi.mos.ru. Arkivita el la originalo je 2019-10-28. Alirita 2019-10-22.
  3. Первые два московских центральных диаметра уже почти готовы. Российская газета. Alirita 2019-10-22.
  4. Номера выходов, яркие линии на транспортных схемах и удобные указатели: какой будет навигация на МЦД. Сайт Москвы (2019-08-25). Arkivita el la originalo je 2019-08-26. Alirita 2019-08-26.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy